jeudi 18 septembre 2008

TRADITIONS / TRADICIOJ
































COLLISIONS / KOLIZIOJ
Les images 9, 10 et 11 représentent des traditions. Recherchez dans les autres photos les collisions entre la tradition et la modernité.
La fotoj 9, 10 kaj 11 montras tradiciojn. Bv serchi en la aliaj fotoj la koliziojn inter tradicio kaj moderna mondo.


TRADITIONS : POIDS OU FIL CONDUCTEUR ? / TRADICIOJ : PEZO AÙ GVIDLINIO ?

Mercredi 17 septembre, j’ai visité un superbe musée en plein air dédié aux traditions coréennes. J’en ai visité un du même genre en août 2007 près de Era au Japon. J’en ai visité un du même genre en septembre 2007 à Ballenberg en Suisse. Les peuples sont fiers de leurs traditions et s’empressent de les présenter. C’est important de ne pas les oublier. Architecture, artisanat, paysannerie, divers aspects culturels sont présentés dans ces institutions.

Que ce soit lors des corrections des écrits d’un Burundais ou lors de discussions avec des amis coréens, je rencontre le même fait : les traditions sont comme une médaille à deux côtés. Tout d’abord, voyons-les comme un fil conducteur. Les traditions nous sont livrées par nos ancêtres. Elles doivent nous guider. Elles sont importantes. Elles ont de la valeur. Elles nous relient au passé. Nous devons le respect à nos ancêtres et à nos traditions. Ces mêmes personnes présentent soudain les traditions comme un poids, un frein. Elles dérangent. Elles s’opposent au modernisme. Si on ressent le modernisme comme imposé par l’Europe, on a envie de tout refuser en bloc. Si la tradition bafoue les droits de la personne, homme et femme, quel parti doit-on prendre ??

J’ai vu des papas africains porter les bébés dans le dos ou sur le ventre. Dans l’avion, ils allaient les langer. Les filles vont à l’école. Les femmes peuvent posséder et hériter, en Europe. En Suisse depuis 1971, les femmes peuvent voter. Le monde évolue. Tout change. Le changement est perpétuel. Quand on naît comme quand on apprend une langue, on entre dans un train en marche. Pour cette raison, le monde est difficile à vivre, car l’homme préférerait la stabilité. Mais elle n’existe pas. On doit s’adapter, et toute adaptation nécessite beaucoup d’intelligence. Alors soyons géniaux !

Merkrede la 17an de septembro mi vizitis belegan muzeon subĉielan, kiu prezentas la koreajn tradiciojn. Mi vizitis saman muzeon ĉe Era en Japanio en somero 2007. Mi vizitis saman muzeon en Ballenberg en Svislando en septembro 2007. Popoloj fieras pri siaj tradicioj kaj klopodas prezenti ilin. Gravas ne forgesi ilin. Arkitekturo, manlaboro, kampara laboro, diversaj kulturaj aspektoj estas montrataj en tiaj institucioj.

Ĉu en verkado de Burundiano ĉu en interparoladoj kun Koreanoj mi renkontas la saman fakton : tradicioj estas samaj kiel medajlo kun du flankoj. Unue ni studu ilin kiel gvidlinion. Ni ricevas ilin de niaj prauloj. Ili devas gvidi nin. Ili gravas. Ili havas valoron. Ili bindas nin al pasinteco. Ni devas respekti kaj niajn praulojn kaj niajn tradiciojn. Tiuj samaj personoj subite prezentas la tradiciojn kiel pezon, bremson. Tradicioj ĝenas. Ili kontraŭas modernecon. Kaze ke oni sentas modernecon kiel aĵon el Eŭropo, oni tendencas rifuzi ĉion kune. Kaze ke tradicioj malrespektas la homajn rajtojn, virajn kaj virinajn, kie oni devas stari? Kion oni devas pensi ? Kion oni devas fari ?

Mi vidis afrikajn patrojn, kiuj portis infaneton surdorse aŭ surventre. En la aviadilo mi vidis, ke patroj iris al necesejo por zorgi pri beboj. Knabinoj frekventas lernejon. En Eŭropo virinoj rajtas posedi kaj heredi. En Svislando ekde 1971 virinoj rajtas voĉdoni. La mondo evoluas. Ĉio ŝanĝiĝas. La ŝanĝiĝo estas konstanta, neniam finiĝas. Kiam oni naskiĝas same kiel kiam oni lernas lingvon, oni eniras verturantan trajnon. Tial malfacilas vivi en tia ŝanĝiĝema mondo. Homoj preferus vivi en stabila mondo. Sed tio ne ekzistas. Ni devas adaptiĝi. Adaptiĝo postulas inteligentecon. Ni estu inteligentaj !

2 commentaires:

Anonyme a dit…

Laù psikologoj, ni cxiuj havas ambaù partojn en ni: unu kiu emas al stabileco, kaj unu kiu emas al sxangxo. Tiu lasta kutime estas pli profunda, foje kasxita, sed tre potenca se oni kapablas krei ligon kun gxi.

Kaj por pensigi vin ankoraù nivelon pli, jen vortoj de George Bernard Shaw:

La prudenta viro adaptigas sin al la kondiĉoj kiuj lin ĉirkaŭas... La neprudenta viro adaptigas la kondiĉojn ĉirkaŭantajn al si mem... Ĉiu progreso dependas de la malprudenta viro.

Gxis !
Marion

Mirejo a dit…

Chu viro aù homo??? Mirejo demandas sin...