lundi 13 avril 2009

RUBA RUBA

Cette femme est un grand maître.
Tiu virino estas granda majstro. Ruba Ruba fait partie de l’ethnie des Paiwan, qui vit près de la ville de Pingtung au sud de Taiwan. Ruba Ruba à l’origine appartient au peuple Rukai. Elle a épousé un homme de l’ethnie Paiwan. Elle a réussi dans le réunion de deux cultures.Elle a 86 ans. Elle est illettrée. Depuis 1964 elle se consacre à l’artisanat de son peuple. Lors de notre excursion dans les montagnes, nous sommes arrivés à son village et l’avons trouvée par hasard, elle était en train de tisser à l’aide de feuilles séchées de « yuetao » (je dois trouver le nom de cette plante en français, mais je n’en ai pas encore eu le temps). J’ai été impressionnée par son regard vif.
Ruba Ruba apartenas al la etno Paiwan, kiu vivas proksime de la urbo Pingtung sude de Tajvano. Ruba Ruba origine apartenas al la popolo Rukai. Ŝi edziniĝis al viro de la etno Paiwan. Ŝi sukcesis en kunigo de du kulturoj. Ŝi estas 86jara. Ŝi ne kapablas legi nek skribi. Ekde 1964 ŝi dediĉas sian tempon al la kutimaj manlaboroj de sia popolo. Dum nia ekskurso en la montaro ni atingis ŝian vilaĝon kaj trovis ŝin tute hazarde, ŝi estis teksanta pere de sekigitaj folioj de « yuetao » (mi devas trovi la nomon de tiu planto, sed mi ne ankoraŭ trovis tempon por fari tion). Mi estis impresita de ŝia vigla rigardo. Nous sommes arrivés dans le village des Paiwan, Ingrid, espérantiste taiwanaise, Saburo, espérantiste taiwanais prof d’anglais et de japonais, Golam, espérantiste iranien ami de Reza et moi. J’ai voulu faire des photos et je me suis promenée sur la place. Ingrid était avec moi. Par la fenêtre, j’ai vu Ruba Ruba en train de tisser. On nous a fait signe d’entrer dans sa maison. La conversation a commencé en chinois. Très vite j’ai compris que nous vivions là un moment inoubliable, un contact extraordinaire. Au bout de 20 minutes environ, j’ai suggéré à Ingrid de téléphoner aux deux messieurs restés sur la terrasse du bistrot pour qu’ils nous rejoignent. Ils sont arrivés. Saburo a observé (il m’a expliqué après, car durant la conversation, il était clair que nous n’allions pas perdre de temps en commentaires divers) que Ruba Ruba parlait difficilement le chinois, avec un accent étranger et plein de mots japonais. Alors il a commencé à parler japonais avec elle et leurs échanges sont devenus très vifs. Ruba Ruba parlait par petites phrases avec une prononciation très claire. J’étais très heureuse car je pouvais suivre un peu la conversation, à environ 30 ou 40%. En chinois, zéro. Je pouvais donner une quittance en disant : « Wakarimasu. » (=je comprends). Il faut se souvenir que le Japon a colonisé Taiwan de 1895 à 1945, c’est la raison pour laquelle Ruba Ruba parle, à part sa langue ethnique, le japonais.
Ni alvenis en la vilaĝo de la popolo Paiwan, Ingrid tajvana esperantistino, Saburo tajvana esperantisto profesoro pri la angla kaj la japana lingvoj, Golam irana esperantisto amiko de Reza kaj mi. Mi volis foti kaj mi promenis sur la placo. Ingrid venis kun mi. Tra la fenestro mi vidis Ruba Ruba dum tekstado. Oni montris al ni, ke ni rajtas eniri la domon. Interparolado komenciĝis inter Ingrid kaj Ruba Ruba en la ĉina lingvo. Tre rapide mi komprenis, ke ni tiam estis en neforgesebla momento, en eksterordinara kontakto. Post ĉirkaŭ dudek minutoj mi sugestis al Ingrid, ke ŝi telefonu al la du viroj, kiuj restis sur la teraso de la restoracio, por ke ili venu. Ili avenis. Saburo observis, (li klarigis tion al mi poste, ĉar dum la interparolado estis klare, ke ni ne volis perdi tempon en diversaj komentoj) ke Ruba Ruba parolis la ĉinan malfacile, kun eksterlanda akĉento kaj uzante multajn japanajn vortojn. Pro tio li ekparolis kun ŝi en la japana lingvo. La kontaktoj fariĝis viglaj kaj interesegaj. Ruba Ruba diris mallongajn frazojn kaj prononcis ĉion tre klare. Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iom kompreni, mi povis sekvi la konversacion proksimume je 30 aŭ 40 procentoj. Mi povis doni kvitancon dirante « Wakarimasu » (= mi komprenas). Oni ne rajtas forgesi, ke Japanio havis Tajvanon kiel kolonion de 1895 ĝis 1945. Tio estas la kaŭzo, kial Ruba Ruba parolas krom sian etnan lingvon la japanan.
Elle nous a montré les nombreux articles de presse qui ont paru à son sujet. Elle a passé à la télévision. Elle a voyagé pour parler dans des universités à Taiwan, au Japon, en Allemagne, aux Etats-Unis. Elle nous a montré des photos d’elle avec mon ami Reza de Pingtung, avec une dame espérantiste des Pays-Bas. Elle nous a montré des diplômes et des distinctions. Il semble que Taiwan connaît le système des trésors nationaux vivants comparable à celui du Japon : elle doit en faire partie. (A prendre dans le sens de la supposition et dans le sens de l’obligation) (Voir le chapitre « Ningenkokuho » sur ce blog, 29 mars). J’ai pensé que j’allais parler d’elle sur mon blog, mais je ne lui ai pas demandé, premièrement parce qu’elle est déjà une personne publique, et deuxièmement parce qu’elle ne sait probablement pas ce qu’est un ordinateur, ni Internet ni un blog. On a tous dû écrire nos noms et pays d’origine.
Ŝi montris al ni multajn artikolojn, kiuj aperis pri ŝi. Ŝi vidiĝis en televido. Ŝi vojaĝis por paroli en universitatoj en Tajvano, Japanio, Germanio, Usono. Ŝi montris al ni fotojn de si kun Reza el Pingtung, kun esperantistino el Nederlando. Ŝi montris al ni diversajn diplomojn. Ŝajnas, ke Tajvano havas la saman sistemon de vivantaj naciaj trezoroj same kiel Japanio. Ŝi eble jam estas aŭ devas esti tia vivanta nacia trezoro. (Vidu ĉapitron « Ningenkokuho » sur tiu blogo la 29an de marto) Mi pensis, ke mi verkos pri ŝi sur mia blogo, tamen mi ne petis permeson de ŝi, unue ĉar ŝi jam estas publika personeco, kaj due ĉar ŝi verŝajne ne scias, kio estas komputilo, Interreto kaj blogo. Ni ĉiuj devis skribi niajn nomojn kaj devenlandon.
Elle nous a montré sa maison, toute en pierres. J’ai observé les supports en pierre en forme de champignons qui soutiennent le grenier. Je connais cette forme, qui est utilisée dans les Alpes suisses, au Valais, pour éviter que les souris ne mangent le grain. J’ai demandé l’explication de cette forme, elle a confirmé. Elle a vu que je connaissais, que je comprenais, et notre complicité s’est mise en route. Ŝi montris al ni sian domon el ŝtonoj. Mi observis la ŝtonajn portilojn fungoformajn, kiuj portas la grajnorezervejon. Mi konas tiun formon, kiu estas uzata en la svisaj Alpoj en Valezo, por eviti, ke musoj formanĝu la grajnojn. Mi petis, ke ŝi klarigu pri tiu formo. Ŝi konfirmis. Ŝi konstatis, ke mi konas kaj komprenas, kaj niaj amikaj rilatoj komenciĝis. Les hommes sont placés devant certains problèmes, comme celui des souris qui mangent le grain, et parfois, à deux extrémités du monde, ils arrivent aux mêmes solutions. Homoj foje staras antaŭ problemo, kiel tiu de la musoj, kiuj formanĝas la grajnon. Okazas, ke hazarde en du finoj de la mondo ili alvenas al la sama solvo.
Elle nous a montré des objets anciens « mukashi mukashi » (= l’ancien temps), de « holandia jidai » (= l’ère hollandaise) donc la période qui remonte à 300 ou 400 ans quand les bateaux hollandais croisaient dans les eaux asiatiques…
Ŝi montris al ni malnovajn objektojn « mukashi mukashi » (= pratempo),
el « holandia jidai » (= erao de Holandanoj), do de la periodo antaŭ 300 aŭ 400 jaroj, kiam holandaj ŝipoj krozis en aziaj maroj… Ruba Ruba a expliqué qu’il y a des pierres mâles et des pierres femelles. Je connais cela par mon copain colombien qui vit en Suisse. Pour préparer le « pachamanca », il cherche des pierres mâles qui n’éclatent pas dans le feu. Ruba Ruba a vu que j’acquiesçais, que je comprenais, que je connaissais, et notre complicité a encore grandi.
Ruba Ruba klarigis, ke ekzistas viraj kaj inaj ŝtonoj. Mi konas tion tra mia amiko el Kolombio, kiu vivas en Svislando. Por prepari „pachamanca“, li serĉas virajn ŝtonojn, ĉar ili ne frakasiĝas en la fajro. Ruba Ruba konstatis, ke mi jesis, ke mi komprenis, ke mi konis, kaj niaj amikaj rilatoj ankoraŭ kreskis. Ruba Ruba a parlé des montagnes. J’ai compris « yama = montagne ». Elle a dit : Il y a des montagnes mâles et des montagnes femelles. Quand la montagne mâle s’approche de la montagne femelle, ils ont du plaisir ensemble et il en sort un liquide qui est à l’origine de la rivière. La forme de la rive à droite de la photo rappelle la forme du sexe de l’homme. La forme de la rive à gauche de la photo rappelle la forme du sexe de la femme. Ruba Ruba parolis pri montoj. Mi komprenis « yama = monto ». Ŝi diris : Ekzistas viraj montoj kaj inaj montoj. Kiam vira monto kuniĝas kun ina monto, ili ĝuas kune kaj elvenas likvaĵo, kiu estas la origino de la rivero. La formo de la riverbordo dekstre de la foto pensigas pri formo de vira seksorgano. La formo de la riverbordo maldekstre de la foto pensigas pri formo de ina seksorgano.
Ruba Ruba s’est intéressée à moi, elle a observé attentivement mon visage, elle a pris mes mains, elle a tenu mes mains et elle les a observées.
Elle a dit : (je ne sais pas si je dois écrire tu ou vous, car cette distinction n’existe pas en japonais) Vous regardez autour de vous, vous voulez comprendre ce que vous voyez, ensuite vous l’expliquez aux autres. Vous travaillez sans cesse, vous ne prenez jamais de repos.
J’ai été très impressionnée et très touchée. J’ai passé presque deux heures avec elle, deux heures inoubliables.
Ruba Ruba interesiĝis pri mi. Ŝi atente observis mian vizaĝon, ŝi prenis miajn manojn, ŝi tenis miajn manojn, ŝi observis ilin.
Ŝi diris: Vi rigardas ĉirkaŭ vi, vi volas kompreni tion, kion vi vidas, poste vi klarigas tion al la aliaj. Vi senĉese laboras, vi neniam ripozas.
Mi estis tre impresita kaj kortuŝita. Mi pasigis preskaŭ du horojn kun ŝi, du neforgeseblajn horojn.
 
Quelques années plus tard j'ai appris sa mort....
 
Kelkajn jarojn poste mi eksciis pri ŝia forpaso....
    

Aucun commentaire: