vendredi 5 décembre 2008

KUNLABORO


COLLABORATION


KUNLABORO

Hier, j’ai discuté avec une personne de Suisse. Elle m’a demandé : «Ca va dans ton couvent ? » Tout d’abord, je n’ai pas compris, puis j’ai compris comment une telle confusion pouvait avoir lieu.

Hieraŭ mi diskutis kun persono el Svislando. Oni demandis al mi: „Kiel vi fartas en via monaĥejo?“ Unue mi ne komprenis. Poste mi komprenis, kiel tia konfuzo povis okazi.

JE VOUS DOIS DES PRÉCISIONS :

Avant mon départ, j’ai souvent dit : « Je vais travailler dans une secte shintoïste. » C’était un projet. Ce groupe religieux (secte ?) s’appelle Oomoto. Aucun lien avec un couvent ! J’ai eu des contacts avec les dirigeants et il y a eu des échanges de courriels pendant l’hiver précédant mon départ. Nous n’avons pas pu arriver à une entente. A Rotterdam en août 2008, j’ai rencontré le secrétaire général de « Esperanto Populariga Asocio » (EPA), une filiale de Oomoto. Comme Oomoto a adopté l’espéranto en 1923, il / elle ( ?) organise des cours d’espéranto. J’ai donc accepté de collaborer deux à trois jours deux fois par mois pour donner des cours de langue. Je suis déjà allée trois fois à Oosaka pour des cours d’espéranto, et je vais aller à Niigata le 17 décembre dans le même but. Je vais aller passer le Nouvel An dans le centre de Oomoto à Kameoka où a lieu un grand rassemblement et je vais retrouver des tas de connaissances, entre autres mes amis de Corée. Je vais prendre mon ordinateur et je pourrai montrer des photos de mon village des Brenets ou d’autres photos que j’ai faites ces derniers temps.
Les espérantistes du Japon me disent soit : « Je suis membre de Oomoto, c’est là que j’ai appris l’espéranto. » Soit : « Je n’ai rien à voir avec Oomoto ! »

MI ŜULDAS AL VI PRECIZIGOJN :

Antaŭ mia foriro mi ofte diris: „Mi laboros en ŝintoisma sekto.“ Temis pri projekto. Tiu religia grupo (sekto ?) nomiĝas Oomoto. Neniu rilato kun monaĥejo ! Mi havis kontaktojn kun la estroj kaj okazis interŝanĝoj de retmesaĝoj dum la vintro antaŭ mia foriro. Ni ne atingis interkonsenton. En Roterdamo en aŭgusto 2008 mi renkontis la ĝeneralan sekretarion de Esperanto Populariga Asocio (EPA) filio de Oomoto. Ĉar Oomoto elektis Esperanton en 1923, ĝi organizas esperantokursojn. Konsekvence mi akceptis kunlabori du aŭ tri tagojn ĉiun monaton, celante instruadon de Esperanto. Mi jam iris trifoje al Oosaka por esperantokursoj kaj mi iros al Niigata la 17an de decembro laŭ la sama celo. Mi iros pasigi Novjaran Feston al Kameoka, al la centro de Oomoto ; tie okazos granda kunveno kaj mi povos tie renkonti multajn amikojn, inter aliajn miajn amikojn el Koreio. Mi kunportos mian komputilon kaj povos montri fotojn de mia vilaĝo Les Brenets aŭ aliajn fotojn, kiujn mi faris lastatempe.
Japanaj esperantistoj diras al mi aŭ: „Mi estas membro de Oomoto, tie mi lernis Esperanton.“ aŭ : « Mi neniel rilatas al Oomoto ! »

MAIS :

Je vis dans une famille laïque, ouverte et tolérante, qui n’a rien à voir ni avec Oomoto, ni avec un couvent ! Je suis indépendante, je travaille pour moi et je fais du tourisme. Je vais rendre visite à des clubs d’espéranto et y donner des cours, des conférences ou animer des discussions. Je crée des liens avec les pacifistes japonais, les musées de la paix de Hiroshima, de Kyoto, de Oosaka.

SED :

Mi vivas en familio laika, malfermita kaj tolerema, kiu neniel rilatas al Oomoto, nek al monaĥejo ! Mi estas sendependa, mi laboras por mi mem kaj mi turismumas. Mi iras viziti esperantoklubojn kaj tie mi instruas la lingvon, mi prelegas aŭ mi paroligas la partoprenantojn. Mi ekrilatas kun pacbatalantoj en Japanio kaj kun pacmuzeoj en Hiroshima, en Kyoto kaj en Oosaka.


PLUS TARD :

Je rédigerai un chapitre sur les sectes, car je fais des recherches en vue d’écrire un article sur les nouvelles religions d'Extrême Orient. Won-bouddhisme en Corée, Oomoto, Tenri, Soka Gakkai au Japon. Je pense que l’on doit parvenir à définir des critères qui permettent aux jeunes par exemple de prendre conscience : « Ici, dans ce groupe religieux, il y a quelque chose de bizarre, je dois le quitter de toute urgence ! ».

PLI POSTE :

Mi verkos ĉapitron pri sektoj, ĉar mi enketas celante verkadon de artikolo pri novaj religioj en Fora Oriento. Wonbulismo en Koreio, Oomoto, Tenri, Soka Gakkai en Japanio. Mi opinias, ke oni devas sukcesi difini kriteriojn, kiuj ebligus al junuloj ekzemple ekpensi: „Ĉi tie en tiu religia grupo okazas io stranga, mi devas fuĝi plej rapide!“

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Mirejo,

vi skribas: "Mi ekrilatas kun pacbatalantoj en Japanio" - kaj tio memorigas min pri la sekva afero:

La Pacŝipo:
http://kontakto.info/pacshipo.html

Ĝia bazo kaj oficejo estas en Japanio. Sur la menciita retpaĝo, supre estas ligoj al ilia retejo en la japana kaj en la angla. Ankaŭ esperanta estas, la meza, kiu kondukas al la retejo de UEA, kie oni priskribas la agadon.

Ekzistas ankau retgrupo (petu la ekzaktan adreson de Renato, ĉar mi ne plu havas la retadreson per kiu mi membris en tio)

Nu, mi pensis, ke eble vi povus kontakti ilin surloke kaj iomete esplori pri ebloj enkonduki Esperanton sur la pacŝipo. La reta diskutgrupo (ties tralegado) povus doni al vi infomojn pri tio, kio jam estis provita, farita, ktp. Eble por tio vi devus esti membro de la reta grupo, ne nur aliĝi per retadreso.

Partoprenis en tiu diskutgrupo Isikawa Teiko (bv. kontroli la ĝustecon de la skribo)

Al vi, vidi viajn emojn, eblojn tiudirekte.

amike Stefano
-