vendredi 2 janvier 2009

KAMEOKA OOMOTO



Les photos de ce chapitre montrent le parc d'Oomoto à Kameoka.



La fotoj en tiu chi chapitro montras la parkon de Oomoto en Kameoka.



Kameoka est une petite ville à 30 minutes de train de Kyoto dans une vallée étroite et boisée. Là se trouve le centre de l'église Oomoto très proche du shintoïsme japonais et des traditions japonaises.



Kameoka estas urbeto je 30 veturminutoj de Kyoto en mallargha kaj arbara valo. Tie trovighas la centro de la eklezio Oomoto tre proksima al japana shintoismo kaj al la japanaj tradicioj.



EPA (Esperanto Populariga Asocio) est une filiale d'Oomoto. Cette association a pour but de propager l'Espéranto. Durant les fêtes de fin d'année a eu lieu le ou la "Transjara kurskunveno", que l'on pourrait environ traduire par "stage d'une année à l'autre" organisé par EPA. J'étais un des enseignants de ce stage, qui a réuni 100 personnes. Stage intensif s'il en est, j'ai enseigné plus de 20 heures sur 4 jours et j'ai donné deux conférences.



EPA (Esperanto Populariga Asocio) estas filio de Oomoto. Tiu asocio celas disvastigi Esperanton. Dum la finjaraj festoj okazis Transjara Kurskunveno organizita de EPA. Mi estis unu el la instruistoj en tiu stagho, kiu kunvenigis 100 personojn. Estis tre intensa stagho: mi instruis dum pli ol 20 horoj ene de 4 tagoj kaj mi prelegis dufoje.



C'est une coutume japonaise de pratiquer son activité préférée au moment du passage d'une année à l'autre: en Suisse maître Ikeda a organisé des leçons d'aikido du 31 décembre à 22 heures au 1er janvier à 02 heures.



Temas pri japana kutimo praktiki sian hobion en la momento de la glito de unu jaro en la alian: en Svislando Majstro Ikeda organizis aikido-lekcionon de la 31a de decembro je la 22a ghis la unua de januaro je la 02a.



Dans mon groupe se trouvaient des avancés, 16 personnes, et le but était de pratiquer la langue. Je n'ai donc pas expliqué de la grammaire. J'ai mis sur pied entre autres quatre activités dont j'aimerais vous parler ici, car il s'est passé des moments très intenses.



En mia grupo trovighis progresantoj, 16 personoj, kaj la celo estis praktiki la lingvon. Konsekvence mi ne klarigis pri gramatiko. Mi starigis inter aliajn kvar aktivecojn, pri kiuj mi nun deziras paroli, char okazis intensaj momentoj.


JEUX DE ROLES
Pour faire parler les étudiants, j'ai rédigé de petites notes avec un rôle. J'ai rédigé la note suivante: "Tu es directeur d'école et tu dois veiller à ce que tes subordonnés fassent bien leur travail!" Un autre étudiant a reçu: "Tu es enseignant et tu as la tâche d'enseigner l'hymne national à tes élèves. Pourtant, tu es pacifiste et tu trouves cet hymne trop guerrier. Donc tu refuses de l'enseigner à tes élèves. Tu vas trouver ton directeur pour lui annoncer ta décision." (Situation réelle actuelle au Japon). Deux dames ont commencé cet échange de propos, chacune avec grande conviction. C'était prenant. L'enseignante a voulu décrire son conflit intérieur et a dit: "Homa mi kaj instruista mi..." (mi=je, moi; homa= humain; instruista= adjectif pour prof). On pourrait traduire par "Mon moi humain et mon moi de prof....". Il faut remarquer que cette construction de mots est calquée sur le japonais et que les structures mobiles et créatives de l'Espéranto permettent de copier les sturctures de toute langue. J'ai donc pu recevoir, et vous aussi maintenant, un petit aperçu de la pensée japonaise... Ce genre de phénomnène m'est déjà arrivé avec d'autres personnes de langues dont j'ignore tout. C'est le miracle de l'Espéranto.
Dans le jeu de rôle, la directrice s'est laissée convaincre par la prof pacifiste et l'a soutenue dans son refus. L'étudiante était une femme pasteure du Won-Bouddhisme coréen. Mais je suis intervenue en tant que Ministre de l'Education, je lui ai fait de violents reproches et je l'ai congédiée sur-le-champ!! Grands rires pour terminer!!!



ROLLUDOJ
Por paroligi la studentojn mi verkis mallongajn notojn kun iu rolo. Mi redaktis la jenan noton: "Vi estas lernejdirektoro kaj vi devas varti, ke viaj subuloj bone faru sian laboron!" Alia studento ricevis jenan papereton: "Vi estas instruisto kaj vi devas instrui la nacian himnon al viaj lernantoj. Tamen vi estas pacemulo kaj vi opinias, ke tiu himno estas tro militema. Konsekvence vi rifuzas instrui tiun kanton al viaj lernantoj. Vi iras al via direktoro por anonci al li vian decidon." (Vera nuna situacio en Japanio). Du virinoj komencis tiun rolludon, chiu parolis kun granda konvinko. Estis emocia forta momento. La instruistino klopodis priskribi sian enkoran konflikton kaj diris: "Homa mi kaj instruista mi..." Rimarkendas, ke tiu eldiro estas tute laù japana dirmaniero. La movemaj kaj kreemaj strukturoj de Esperanto ebligas kopii la strukturojn de iu lingvo. Mi povis ricevi, kaj vi nun ankaù, iun vidon en la japanan pensmanieron... Tia fenomeno jam okazis al mi kun aliaj personoj, kiuj uzis lingvojn, kiujn mi tute ne konis. Tio estas la miraklo de Esperanto.
En la rolludo la lernejestrino konvinkighis pri la argumentoj de la pacema instruistino kaj subtenis shin en shia rifuzo. La studentino estis pastrino de Ùonbulismo, korea religio. Tamen mi intervenis kiel Ministro pri Edukado, mi laùtvoche mallaùdis shin, riprochis kaj tuj maldungis shin!! Sekvis grandaj finaj ridoj!!!




LAÙHAZARDA KREADO
La studentoj devis diri laù hazardo kvin vortojn. Ili jhetis: "krokodilo, espero, amo, rozo, felicho."
Poste ili devis krei rakonton el 25 vortoj (23 ghis 27 vortoj), kiu entenu tiujn kvin vortojn. Kreighis belaj rakontoj.
La posta tasko estis krei kvinvortan frazon, aù el malpli da vortoj. Kreighis: "Krokodilo esperas felichan rozoamon". "Amo rozfelicha esperigas malkrokodile".


KREADO LAÙ FIRMA STRUKTURO
La postulata strukturo estis: "-o -as -e, char -o -as. Sed li/shi/ghi tamen -as -ajn -ojn."
Kreighis:
"Anghelo vestighas haste, char la tempo venas. Sed li tamen kombas orajn harojn".
"La viro ridetas senchese, char lia amatino venas, sed shi tamen kunportas grandajn problemojn".
"La studentino parolas esperante, char shia kapablo sufichas. Sed shi tamen misprononcas kelkajn vortojn".
"La reghino dormas, char festivalo finighas. Sed shi tamen songhas belajn dancojn".
"Insekto kantas malvigle, char aùtuno venas. Sed ghi tamen sopiras pasintajn sezonojn". Tute japaneca sento....




CADAVRES EXQUIS
Dans ce jeu, chaque joueur reçoit un petit papier. Sur ce papier, il écrit tout en haut et petit un nom, un substantif. Ensuite on plie le papier pour cacher le mot. Ensuite on donne le papier à son voisin de droite. On reçoit le papier de son voisin de gauche. Sur ce papier on écrit un verbe. J'ai donné une stucture précise et il en est né des phrases amusantes et insensées que je ne peux pas traduire en français, je vous prie de m'en excuser....



BONGUSTEGAJ KADAVROJ
En tiu ludo chiu kunludanto ricevas papereton. Sur ghin oni skribis tute supre malgrande -o vorton. Poste oni faldas la paperon por kashi la vorton. Poste oni plu donas la papereton dekstren. Oni ricevas la paperon de sia maldekstra najbaro. Sur tiun paperon oni skribas -as vorton. La uzita strukturo estis la sama kiel en la chi supre priskribita tasko. Fine de la ludo ni povis legi jenajn fantaziajhojn:
"Dio dormas varme, char suno kantas. Sed li konas belajn kukojn".
"Lundo dormas feliche, char maro kantas. Sed ghi komprenas multajn librojn".
"Pano drinkas bele, char libro malsatas. Sed ghi tamen manghas belajn veturilojn".
"Fulmotondro kuras intence, char paco promenas. Sed ghi tamen vidas bongustajn homojn".
"Regho ridas chi-tie, char shtelisto amas. Sed li tamen trinkas kelkajn fruktojn".
"Sezono mortas pasie, char vorto venas. Sed ghi tamen kantas longajn librojn".
"Vivo kantas entuziasme, char formiko alvenas. Sed ghi tamen manghas belegajn manghajhojn".
"Nia gvidantino manghas malrapide, char maro felichas. Sed shi tamen kisas belegajn historiojn".
"Libro naghas bele, char rido bluas. Sed ghi tamen erarigas brilajn stelojn".
"Bovo rajdas facile, char Esperanto neghas. Sed ghi tamen volas blankajn fishojn".
"Belulino manghas rapide, char Esperanto kantas. Sed shi tamen ghojas amuzajn objektojn".
"Leono manghas feliche, char orangho skribas. Sed ghi tamen kantas purpurajn homojn".




GASSHUKU 合宿
Ce mot japonais a été traduit par les espérantistes japonais par "kunloghado", loger ensemble. Pourtant son sens est plus dense. Nous avons abondamment discuté sur sa signification principale et ses sens secondaires. Ce mot est utilisé pour le stage de fin d'année "Transjara kurskunveno". Dans ma collaboration avec Maître Ikeda en Suisse, j'avais l'habitude d'utiliser ce terme au sujet des stages résidentiels d'aikido et de genki kai. L'idée centrale de ce terme gasshuku est que, car les personnes logent sous le même toit et mangent le même riz, leur collaboration ou étude commune atteint un bon niveau. Gasshuku se compose de deux idéogrammes avec l'idée d'harmonie et l'idée de réunion de gens.

Par provocation, j'ai demandé: "Si je séjourne à l'hôtel trois jours avec mon amant, s'agit-il d'un gasshuku?" Mes étudiants ont répondu: "NON!!"

J'ai lancé l'idée que nous cherchions des traductions sur la base du schéma -a -o.
-a est la terminaison pour les adjectifs et -o est la terminaison pour les noms. Il en est résulté la liste ci-dessous. Tout en bas, vous trouvez le vocabulaire de base qui vous permettra de déguster ces créations.

unumensa kunklopodado
progrescela kunloghstudado
portrejnada kuntranoktado
kunlogha polurado
poluranta kunlertigado
poluranta kunklerigado
lerncela kunmachado
koncentritaj esperantotagoj
kunlogha kurskunveno
endomaj studtagoj
endoma studstagho
celstuda kunloghado
samcela kunklopodado

unu = un; menso = esprit; kun = avec; klopodi = s'efforcer; progreso = progrès; celo = but, objectif; loghi = loger; studi = étudier; por = pour; trejni = entraîner; -ad- = suffixe qui intensifie l'action; tranokti = passer la nuit; poluri = polir; lertigi = rendre capable; klerigi = rendre intelligent; lerni = apprendre; machi = mâcher; koncentri = concentrer; tago = jour; kurso = cours; kunveno = réunion; domo = maison; en = dans; stagho = stage; sama = identique

On peut observer que les mots sont composés de deux ou même de trois éléments. Par ce biais l'Espéranto permet d'exprimer beaucoup d'une manière précise et/ou créative, inventive.



GASSHUKU 合宿
Tiu japanlingva vorto estis tradukita de Japanoj pere de la esprimo "kunloghado". Tamen ghia signifo estas pli densa. Ni abunde diskutis pri la chefa signifo kaj la kromaj signifoj de tiu chi vorto, kiu estas uzata por esprimi "(transjara) kurskunveno". En mia kunlaboro kun Majstro Ikeda en Svislando mi kutimis uzi tiun vorton pri aikido-staghoj aù genki-kai-staghoj. En la franca lingvo oni diras "stage résidentiel" = endoma stagho. La ideo estas, ke loghante chiuj sub la sama tegmento kaj manghante chiuj la saman rizon, nia komuna laboro / studo farighas bona. Gasshuku konsistas el du ideogramoj kun ideo de harmonio kaj de kunesto de homoj.

Mi provokeme demandis: "Se mi restadas en hotelo dum tri tagoj kun mia amanto, chu tio estas gasshuku?" "NE!!!" respondis la gestudentoj.

Mi lanchis la proponon, ke ni serchu esprimojn laù la skemo -a -o.
Venis:

unumensa kunklopodado
progrescela kunloghstudado
portrejnada kuntranoktado
kunlogha polurado
poluranta kunlertigado
poluranta kunklerigado
lerncela kunmachado
koncentritaj esperantotagoj
kunlogha kurskunveno
endomaj studtagoj
endoma studstagho
celstuda kunloghado
samcela kunklopodado

Oni povas observi, ke la vortoj estas du-elementaj aù ech tri-elementaj. Pere de tiu eblo Esperanto povas esprimi multon kreeme kaj/aù precize.


Aucun commentaire: