mercredi 18 février 2009

LA MOCIO

Respubliko kaj Kantono Neuchâtel (Neŭŝatelo), Svislando
Departemento pri Edukado, Kulturo kaj Sportoj (DECS)

DECS
La 19an de februaro 2008 08.135

Mocio Alain Bringolf

Valorigi Esperanton

Esperanto, pri kio temas ?

« Esperanto estas internacia lingvo kreita de juna pola kuracisto, kiu konsciis pri la komunikadmalfacilaĵoj inter homoj de malsamaj denaskaj lingvoj.

La celo de Esperanto estas faciligi la komunikadon inter popoloj de la tuta mondo kaj post pli ol unu jarcento da praktika uzado Esperanto fariĝis vivanta lingvo kapabla esprimi ĉiujn pensnuancojn.

Esperanto estas neŭtrala kaj internacia lingvo, ĉar ĝi apartenas al ĉiuj popoloj kaj ebligas al ĉiu homo sen konsidero pri origino, medio, generacio, komuniki kun aliaj personoj el malsamaj lingvoj sen iu referenco pri iu hegemonio kultura, politika, religia aŭ ekonomia. Internacia lingvo ne povas esti nacia lingvo.

Lerni Esperanton estas vidi la mondon alimaniere. Tiel esperantistoj aŭ esperantoparolantoj povas danke al sia scipovo de la internacia lingvo Esperanto ekrilati rekte kun aliaj personoj, viroj kaj virinoj, el aliaj landoj, sen limigi sin al iu lando aŭ landogrupo speciale. Veraj interŝanĝoj naskiĝas, ĉiu pliriĉiĝas en kontakto kun la alia malkovrante alian kulturon kaj klarigante pri sia kulturo.

Hodiaŭ centoj da lokaj, naciaj, internaciaj asocioj ebligas praktikon de la lingvo ankoraŭ pli facile (revuoj, muziko, …) diskonigon kaj instruadon de ĝi. Dissemitaj sur kvin kontinentoj ili formas veran amikecan reton sur bazo de rekta interkompreniĝo (ekzemple ekzistas gastiga reto senpaga en familioj) »

En la jaro 2008 Universala Esperanto Asocio (UEA) atingos 100 jarojn da ekzisto. Naciaj konsilantinoj el la kantono Neuchâtel skribis al la sekretariejo de Nobel premio por peti, ke tiu lingvo obtenu Nobel premion pri Paco 2008.

« Esperanto estas neŭtrala. En ĝi ne ekzistas fortaj aŭ malfortaj nacioj, privilegiitaj aŭ subaj. Neniu humiliĝas, neniu ĝeniĝas. Ĉiuj, absolute egalrajtaj sur neŭtrala tereno, ni sentas nin membroj de ununura nacio : la homa familio. » skribis Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto. (mankas al mi la originala versio, mi petas pardonon…)

En alia konsidero nia kantono serĉas rimedojn por pli bone valorigi siajn riĉecojn kaj originalaĵojn. Estus marŝi en tiun direkton valorigi Esperanton.

La urbo La Chaux-de-Fonds gastigas Kulturan Centron Esperantistan (KCE) vaste konatan kaj la urba biblioteko de tiu ĉi urbo entenas la Centron pri Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI). Tiuj du instancoj altiras ĉiujare personojn el la tuta mondo.

En la nuna mondo, kiam internaciaj kontaktoj fariĝas daŭre pli gravaj, kial ne veti por humanisma valoro, kiun Esperanto alportas al ni en interkulturaj rilatoj ?

Jen kelkaj ebloj :


· Traduki la kantonan konstitucion al Esperanto
· Uzi en ĉiuj oficialaj paroladoj unu aŭ du vortojn en Esperanto, aŭ eĉ la tradukado de paragrafo povus memorigi sen pliaj kostoj, ke homoj el nia kantono, viroj kaj virinoj, klopodadas por vivigi ĝin.
· La lernado de Esperanto estas facila kaj faciligas la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj. La lernejo « La Grande Ourse » (la Granda Ursino ) en La Chaux-de-Fonds spertas tion de jaroj. Aspektas al ni eble, ke la lernado de tiu lingvo eniru en pedagogiajn elekteblajn fakojn en niaj lernejoj. Tio signifas akcepti en la publikaj lernejoj Esperanto-kursojn, kaze ke bezono ekzistas kaj ke instruistoj disponeblas.
· Elsendi en amaskomunikiloj pri diversaj aktivecoj ligitaj al Esperanto.
· Stratonomoj povus honori Esperanton, ĝian kreinton aŭ iujn neŭŝatelajn esperantistojn meritplenajn.
· Krei esperantlingvajn versiojn de niaj turismaj dokumentoj; retpaĝoj, menukartoj en restoracioj, ktp.

Sur la bazo de tiuj konsideroj la subskribintoj petas al la Kantona Registaro (Conseil d’Etat), ke ĝi pristudu la diversajn eblojn por aldoni al nia kantono publikan famecon, kiun ĝi jam diskrete posedas.

Peto kun meza urĝeco. La subskribintoj petas, ke la mocio estu traktata ankoraŭ dum tiu ĉi jaro, jaro de la centjariĝo de Esperanto.


Subskribintoj: A. Bringolf, L. Boegli, Pierrette Erard, Frédéric Cuche, C. Leimgruber, D. de la Reussille, M.-F. Monnier Douard, M. Maire-Hefti, J.-C. Pedroli, M. Zurita, B. Bois, G. Spoletini, D. Angst, P.-L. Denis, M. Giovannini, A. Houlmann, François Cuche, Ch. Häsler, P. Ummel, M. Ebel, D. Reinhard, M. Debély, C. Bertschi, M.-C. Jeanprêtre Pittet, P. Bonhôte, D. Taillard et B. Courvoisier.


1 commentaire:

Benno a dit…

Dankon al vi kaj ĉiuj subskribintoj!

amike salutas,
Benno